====== Versaĵo sen fino ====== ^Teksto|[[feliks zamenhof]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Lin vidis en gxardeno Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis «vi» per «ci». Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor'; Kaj per solena beno De l’ pastro en la fin'" Antono kaj Heleno Jam estis edz' — edzin' En cxarma harmonio Ekvivis edz' — edzin', Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin. Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tro ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzigxis Antono kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'. Lin vidis en gxardeno Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Auxgust' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis «vi» per «ci». Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor'; Kaj per solena beno De l’ pastro en la fin' Auxgusto kaj Heleno Jam estis edz' — edzin'. En cxarma harmonio Ekvivis edz' — edzin', Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin. Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tro ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzigxis. Auxgusto kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'. Lin vidis en gxardeno Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Henrik' sin nomis li. Kaj tiel plu, -el plu Kaj tiel plu, -el plu {{tag>kanto litero_v kasedo}}