====== Verŝajne temas pri Madrid' ====== ^Teksto & Muziko|[[wpeo>Joaquín Sabina]]| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| * Originala titolo: //Pongamos que hablo de Madrid//. (Mal)laŭda kanto de la komponisto al la urbo Madrido, kiu gastigis kaj plu gastigas lin. ===== Teksto ===== {{ youtube>3LxaP5IeI8Y}} ''[[E]] [[Esus4]] [[E]] [[Esus4]] Tie kie svarmas vojkruciĝoj [[E]] [[Esus4]] [[Fdim|F#m]] [[Fdim|F#m]] [[Gdim|G#m]] [[A]] kie revi maron estas defi' [[Gdim|G#m]] [[Fdim|F#m]] kien revenas ĉiam la fuĝintoj [[B]] [[A]] [[E]] [[Esus4 ]] verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' '' Kie liftoj veturigas amoron restas angulaĉo por laca mi elŝvitanta la vivon sur betonon verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' Knabinoj ne plu volas princiniĝon kaj knaboj ludas serĉi kun insist' maron en plena glas' da ĝino verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' La birdoj ekvizitas psikiatrojn kaj steloj pigras je suprenir' la morton veturigas ambulancoj verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' La suno estas lampo en drinkejo ekironta metroo estas la viv' estas injektil' en necesejo verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' Kiam morto min viziti venos ne bonvolu veki min el la lit' ĉi tie vivis mi kaj restos verŝajne temas pri Madrid'... pri Madrid' {{tag>kanto litero_v popo hispana akordoj filmo}}