====== Versxu Glason Da Biero ====== //Trinka kanto. El "Verdkata testamento" de Raymond SCHWARTZ, 1926// ===== Teksto ===== Oni renkontas strangajn tipojn meze de l' esperantistar' kiuj predikas fusxprincipojn al soifanta la homar' Kaj ili trinkas nur siropon sukeran akvon kun citron' kaj ecx pretendas en Euxropon importi modon el Uson'!! Cxu tial ni, en konsekvenc' submetos nin al abstinenc'?? Ne! ne! ne!! //Refreno:// >Versxu do glason da biero kelnero, kelnero >cxar la biero placxas multe pli ol la limonad' al ni! >Versxu do glason da biero kelnero, kelnero >kaj ni trinkadu dum la tuta jar' je la san' de l' abstinencular'!! Akvon ni uzas kun grimaco cxiunovjare nur por ban' kaj nek prediko nek minaco nin similigos al la ran'! Laux Kabe rano apartenas al la senvosta famili' Ni jxuras ke ni ne devenas de tiu kvaka amfibi'! En konsekvenc', cxu povas ni nun trinki akvon tie cxi?? Ne! ne! ne!! >//Refreno// Por ke masxino ekfunkciu oni oleas gxin, cxu ne? Kaj via korpo same, sciu bezonas iom da ole'! Ne trinku tamen tuj ricinon fatala estus konsekvenc'! sed kredu nian medicinon kaj trinku nur sen abstinenc': Ole', ole' - kaj jen konsol' oleo estu alkohol'!! Jes! jes! jes!! >//Refreno// ===== Tonsilaboj ===== - Vershu glason da biero: <{Trinka kanto. El "Verdkata testamento" de Raymond Schwartz, 1926. Chi melodio de Martin Strid, 2002.}> (<[Do]=c, d-dur, 1,1:2> ( -A:; (2 * /SOSODo MiiMi /2ReeTI DooSO; /SODoMi SooSo '1 /4FaaRe Mi; '2 /8FaaLa Soo;So) /DooMi MiiDo /10TIIRe ReTI;TI /DooMi MiiDo /12TIIRe TIlSO;SO /DooMi SooDo /14TIIRe TISO;SO /LAADo FaaFa /16MiiDo Ree;SO (/SOOTI ReeRe /18DooMi Soo;So /ReeFa LaaLa /20MiiSo do) /21Mi So do o;) ( -R:; /ReReRe TIISO /23DooMi SooDo; /TIIlRe TIISO /25DoolMi SooDo (/FaFaFa MiiRe /DooMi ReeTI /28SO O;) *2 (/LALALA FAAMI /33SOODo MiiDo;) *2 /LAALA SOOFA /MIISO DooRe /38Mi i;MiMi /FaaFa MiiRe /So Ti /41do o)) *3 + (&: '1 /Oni renkontas /2strangajn tipojn; /meze de l' espe/4rantistar' ; /kiuj predikas /6fushprincipojn ; /al soifanta /8la homar' ; Kaj /ili trinkas /10nur siropon ; su/keran akvon /12kun citro2n' ; kaj /ech pretendas /14en Eúropon ; im/porti modon /16el Uson'!! ; Chu /tial ni, en /18konsekvenc' ; sub/metos nin al /20abstinenc'?? ; /21Ne! ne! /ne!! ;; ( *: /Vershu do glason /23da biero ; /ke2lnero, /25ke2lnero ; /char la biero /plachas multe /28pli ; /ol la limo/na2d' a2l /31ni! ; /Vershu do glason /33da biero ; /kelnero, /35ke2lnero ; /kaj ni trinkadu /dum la tuta /38jar' ; je la /san' de l' absti/nencu/41lar'!! ;;) '2 /Akvon ni uzas /kun grimaco ; /chiunovjare /nur por ban' ; /kaj nek prediko /nek minaco ; /nin similigos /al la ran'! ; Laú /Kabe rano /apartenas ; al /la senvosta /famili2' ; Ni /jhuras ke ni /ne devenas ; de /tiu kvaka /amfibi'! ; En /konsekvenc', chu /povas ni ; nun /trinki akvon /tie chi?? ; /Ne! ne! /ne!! ;; '3 Por ke mashino ekfunkciu ; oni oleas ghin, chu ne? ; Kaj via korpo same, sciu ; bezonas iom da ole'! ; Ne trinku tamen tuj ricinon ; fatala estus konsekvenc'! ; sed kredu nian medicinon ; kaj trinku nur sen abstinenc': ; Ole', ole' - kaj jen konsol' ; oleo estu alkohol'!! ; Jes! jes! jes!! ;; ) -. ===== Eksteraj ligoj ===== *http://www.tone.se/komuna/tns/~0000023.tns tonsilaba dosiero *http://tone.se pri tonsilaboj {{tag>litero_v kanto tonsilaboj}}