====== Verva Virino (Roĝer Borĝes Remiks') ====== ^Muziko|[[Tone]]| ^Esperanta teksto|[[Tone]]| ^Esperanta plenumo|[[Tone]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala teksto|[[Tone]]| Se oni ne volas elŝuti la tutan senpagan albumon (ligilo sube), eblas aŭdi nur ĉi tiun kanton ĉi tie: https://video.antopie.org/videos/watch/a8701356-1a56-459e-ae02-f1c8cbd2eeb6 ===== Teksto ===== Ĉio en la kapo estis en perfekta ordo Kiam ŝi malfermis kaj sin montris ĉe la pordo Aperis mia-vizaĝe riĉa, afabla, bela rido Alvenis al la menso dolĉa poezia rimo La koro tuj respondis, balanciĝis, pendolis La korpo kaj animo ĉi-momente karambolis Fortega, bruplena kiel uragano Tute prava, absoluta, fatala tirano Kaj mi infano, antaŭ la vulkano, antaŭ ŝi Inspira, fervora, vigla, verva Fonto de plezuro neelĉerpebla Miriga, rimarkinda fenomeno Delikata ĝuo, kontraŭveneno Bonvena ĝeno Ŝi, elvokiva glor', senfina apoteozo La deliro, la pasio, l' ekstazo, furiozo Elektra maŝin', kiu eĉ per paŝo simpla Defias kaj provokas min Provokas min interne, incitas min alterne Mian flankon profanan, mian pion humanan Kion fari? Kion fari? Tute neevitebla, absolute necesa Ĉiam preta por atako, la sinten' estas agresa Estas for de miaj fortoj, la kontrolkapablo Mi estas nuligita de ŝiaj varmaj afabloj Mi volas, mi deziras, mi bezonas vin Valida, vigla, valora, varma, verva virin' Permesu mian buŝon tuŝi la vian Permesu niajn korpojn unu kontraŭ l' alian Venu, vera virin', venu do! Venu, vera virin', venu ho! Mi estis agitata de intensa movo La korp' stimulita de stranga povo Avido braĝa, posedo sovaĝa Mil ĝojaj sentoj fluas ĉi-momente Kaj vibrigas la internajn kordojn de la koro Violente, turbuleme, kaj torente Jes, ja! Verva virino, estu mia! Ni, simbiozo perfekta, plena asocio Zenito, la celo Dolĉa energio Verva virino, estu mia! Altfrekvenca kurento, ŝia kiso Kilo da tumultaj emocioj, nepra hiso Hm, nepra hiso Nepra kiso Nepra biso Ne plu diso Ne plu ĝiso ĉar… Vi ĵetas varmon en mian animstaton Forte skuas kaj movas ĉiujn fizikajn partojn Deziro karna, ĉu deziro peka? Suspiro varma, ĉu suspiro veka? Kompreneble jes! Venu libere, pli intime Venu ameme kaj senlime Mi soifas vin Venu, venu mi soifas vin Via magneta povo, tre mistere Iel sorĉe, tre efike tentas min Seksa belulin' portu min Al la supro, al la tuto Al la pinto, altu min Portu min kun vi Dum la tuta semajn' Dum la tuta vivo, portu min Mi kaj vi homogena kombin' Mi volas, mi deziras vin, mi bezonas vin Valida, vigla, valora, varma, verva virin' ===== Eksteraj ligoj ===== * https://hiphopesperanto.blogspot.com/2010/01/hiphopa-kompilo-vol-1.html - Ligilo por senpage kaj libere elŝuti la tutan Hiphopan Kompilon Vol. 1 {{tag>kanto litero_v}}