====== Vespere ====== ^Teksto|[[Stanisław KAROLCZYK]]| Teksto el: István SZERDAHELYI - Esperanto 2. Lingvo Internacia, lernolibro por 10-14-jaraj infanoj, dauxriga kurso. Budapest, 1980, pagxo 172) ===== Teksto ===== Jam subiris hela suno, Nokt’ arbaron cxirkauxpremas, De la vento arboj tremas – Lumigitaj per la luno. //Plendas mia juna kor’// //Pro sopiro kaj dolor’.// (2-foje) Jen arbaro forte bruas, Lun’ kasxigxas en nebuloj, Kaj foliojn de betuloj Sibla vento forte skuas. //Pro sopiro kaj dolor’// //Plendas mia juna kor’.// (2-foje) {{tag>kanto litero_v}}