====== Vesperiĝas ====== ^Teksto|[[Eterne rima]]| ^Muziko|[[Eterne rima]]| ^E-teksto|[[Eterne rima]]| ^Kantas|[[Eterne rima]]| ===== Teksto ===== (Malfermu nazo kaj kantu robotvoĉece!) //Refreno:// >•1•-Vesperiĝas, vidu jen: >Do ni faru ion nun sen pen' >Mi kondukos vin al la hotel' >Mi amoru sub la verda stel' >Poziciojn mi konas sep >Agrabligos tempon plaĉa rep' >Kaj vi ĝemos ĝis la maten' >Kaj mi fikos kvazaŭ la balen' (•2•-Jeeee, Eterne rima, du-/mil-/dek-/u/nu(2011), Mi fi???? (fidas? fitas?) bone, Kaj vi? Ĝis la universala kongres' •2•-Universala kongres' en mia kapo sen ĉes' Pri korpa kares' la pensoj viglas, kaj jes Certe ne dum la mes', ĉar en tio mi ne partoprenas Tempon ĝui mi penas, inon serĉi emas Mi vidis tie ĉi ie ĉe la akceptej': Amasiĝas alvenintoj en bela kongresej' Virinoj tiom ĉarmaj, mi jam estas tute stulta Ĉasado fariĝas afero kulta Kion fari, kien iri, sed subite mi vidas: Saluton, de kie vi venas, kial vi ridas Ĉu plaĉas al vi ĉi tiu ĉeno el arĝento Kiam virina man' ĝin tuŝas - mojosa sento Ĝi estas vera ajo, mi pagis multe en vendejo en Shibuya Karesu ĝin, mia dankemo estos tuja Kaj mi invitos vin trinki kafon kaj babileti Ĉu vi povas vesperan robon surmeti (Malfermu nazo kaj kantu robotvoĉece!) //Refreno:// >•1•-Vesperiĝas, vidu jen: >Do ni faru ion nun sen pen' >Mi kondukos vin al la hotel' >Mi amoru sub la verda stel' >Poziciojn mi konas sep >Agrabligos tempon plaĉa rep' >Kaj vi ĝemos ĝis la maten' >Kaj mi fikos kvazaŭ la balen' •2•-Ignoru tiujn prelegojn, ignoru la programon Ni parolas Esperanton, do tenu mian manon Oni planas interkonan vesperon, sed ni foriru Ĉu vi konsentas, mi petas vin, diru Estas unu hotelo, en kiu mi jam instaliĝis Kvinstela, supera, bela - lastatempe mi riĉiĝis La planko el marmoro kaj en la televido Filmoj por plenkreskuloj en la lingvo Ido Estas ĉampan' en la friduj' kaj kaviaro Kun uloj mi bierumas, sed por vi - la plej luksa varo Jam viaj fingroj baraktas kun mia pantalon' Je via sano, vivu la papermon'! (Malfermu nazo kaj kantu robotvoĉece!) //2foje: Refreno:// >•1•-Vesperiĝas, vidu jen: >Do ni faru ion nun sen pen' >Mi kondukos vin al la hotel' >Mi amoru sub la verda stel' >Poziciojn mi konas sep >Agrabligos tempon plaĉa rep' >Kaj vi ĝemos ĝis la maten' >Kaj mi fikos kvazaŭ la balen' ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.vinilkosmo-mp3.com/hhk2-hiphopa-kompilo-volumo-c-79_172_176.html|Vesperiĝas]] - Vinilkosmo Hiphopa kompilo 2 (HHK2) trako 02 {{tag>kanto litero_V}}