====== Vesperkanto ====== ^Auxtoro|norvega popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Paul Benneman]]| ^MIDI|{{:muziko:Vesperkanto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Vesperkanto.png}} Suben jam la sun' klinigxis, nokto pace venas; ombroj vagas tra la lando, dormo cxion prenas. Bovo dormas en kviet', iras mi al la domet'. Jam kamparo, valoj, domoj sombraj jam silentas; lasta sunradi' ankoraux montopinton pentras. Danke mi salutas gxin, morgaux gxi revekos min. Nun fininte tag-laboron laca mi negligxos — dum morgauxa taga brilo fresxa revekigxos. Songxoj dolcxe gvidu min al la kor' de l' karulin'! {{tag>kanto litero_v norvega popola notoj midi akordoj}}