====== Vesperoj en tendaro ====== ^Teksto|[[Valentin Melnikov]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Forpasis griza tago hierauxa, Jam por somero venis la kulmin'. De l' interkona gxis la adiauxa – Vesperoj en tendaro logas nin. Kaj tial pro aspiro senevita Da geamikoj venas preskaux mil' Al certa lok', je tago difinita Laux la indiko de la informil'. De l' stacidomo – tramo, poste buso, Kaj poste – voj' pieda preter lag'. Jam sun subiras, flamas kumuluso – Jen vesperigxas la unua tag'. Vesper' tendara – gxuo senkompara: Nin ravas cxio – kisoj en malhel', Tenera vocx' kaj milda son' gitara, Kaj sxajne verdas steloj en cxiel'. Ni sidas dense, sidas man-en-mane, Kaj en dometo varmas ecx sen hejt'. Do, cxiu nun komprenas, ke ne vane Kunvenis geamikoj en OkSEJT((OkSEJT - Okcidenta Sovetia junulara esperantista tendaro)). Dek tagoj flugos, kvazaux unu horo, Plektigxos manoj en amika rond'. Fabelon verdan tenu en memoro... Do, gxis revido iam en estont'! {{tag>kanto litero_v esperanto}}