====== Vi bordoj de la bela Dun' ====== ^Esperanta teksto|[[A. B. DEANS]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Ye banks and braes o' bonnie Doon| ^Originala teksto|[[Rob. BURNS]]| ===== Teksto ===== Vi bordoj de la bela Dun'. Ho, kiel povas flori vi? Ho, kial kantas vi, birdar', dum zorgoplena estas mi? Trilanta birdo de l' arbar'. Komencas krevi mia kor'; auxdante vin, memoras mi pri gxojoj jam pasintaj for. Mi ofte, ho belega Dun', senzorge vagis apud vi; pri amo kantis cxiu bird', kaj same gxoje kantis mi. Kun koro gxoja for de l'arb' rozeton dolcxan prenis mi; aminto mia sxtelis gxin, sed akran dornon lasis li. {{tag>kanto litero_v angla skota}}