====== Vi devas ja kredi ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| ===== Teksto ===== Cxu tentas vin dubo, turmentas inkubo pro tasko la nia giganta? Vi devas ja kredi, neniam ekcedi al penso malsupren tiranta. Miljara la muro per sola ekkuro ne rompe diskrevas ruine. Per longa nur lukto ekfalos la frukto, alvenos la venko finfine. La mond' en kateno de praa malbeno, al cxia novajxo ekspita, rifuzas la ricxon, la propran felicxon, — en pra-antauxjugxoj kaptita. Sed ni, lumlevantoj, standardo-portantoj, ne timas rifuzon nek mokon; ni estas minstreloj de stelaj altceloj: Ni kreas la Novan Epokon. Ni kreas kun kredo per paca rimedo de lingvo genia, mirinda: Gxi estas la fonto de glora estonto, de mondo pli bela, hominda. Forpelu do dubon, forskuu inkubon! Ne cedu al penso inerta! Sed kredu progreson, nur volu sukceson! Kaj venko - gxi estas jam certa! {{tag>kanto litero_v esperanto}}