====== Vi estas fora ====== ^Muziko|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Esperanta teksto|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Tipo|originala| La kanto aperas en la muzikalo [[La sorto gvidos vin]] kantita de 'Dan' kaj 'Julia'. ===== Teksto ===== //Julia// Vi estas tiom fora, Sed iun tagon mi kaptos vian koron. Mi ne estos sola, Ĉar mi vin havos, vi estos mia flor’. Fajron sentas mi Ĉiam kiam mi rigardas vin En la soleca nokt’ Mi pensas nur pri ni (mi kaj vi) //Dan// Vi estas tiom fora //Dan kaj Julia// Sed iun tagon mi kaptos vian koron, //Dan// Mi ne estos sola //Dan kaj Julia// Ĉar mi vin havos, vi estos mia flor’ Nun la tuta ter’ Partoprenas en nia afer’ Nun ni estas par’ En ĉiu plia jar’ //Julia// Se mi nur povus al vi paroli unu fojon La vortojn mi ne havus //Dan// La revo ne realiĝus //Dan kaj Julia// Portu al mi la ĝojon //Dan kaj Julia// Vi ne plu estas fora Ĉar iun tagon mi kaptis vian koron Mi ne estas sola Ĉar mi vin havas, vi estas mia flor’ //Julia// Sen soleca nokt’ Ne plu maldormas mi Kaj mi amas vin Kaj vi amas min //Dan kaj Julia// Ĝis la fin’ Vi ne plu estas fora Ĉar iun tagon mi kaptis vian koron Mi ne estas sola Ĉar mi vin havas, vi estas mia flor’ Sen soleca nokt’ Ne plu maldormas mi Kaj mi amas vin Kaj vi amas min Ĝis la fin’ Ĝis la fin’ ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=LcRYEcF1JBk&list=OLAK5uy_kzyEDjxdjdypSBpCzXKyHKV-Oj9qB_KoA&index=6 (en YouTube) * https://open.spotify.com/track/2bGvbZOiVuD99jzItsFsCP (en Spotify) {{tag>kanto litero_V}}