====== Vi kaj mi ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ^MIDI|{{ :muziko:_media/vikajmi.mid}}| ===== Teksto ===== Cxu iu komprenas, De kie devenas La fort', kiu cxenas Korojn kun mistera art'? Ecx se mi silentas, Vi ne malkontentas, Cxar interkonsentas La rigard' kun rigard'. Ja rigardoj povas diri pli ol ajna vort', Se animoj kunas en konkord'. Ni sur laga glato En sorcxa boato Kun softa remado Flugis super nuba or', En pina palaco Promenis kun paco. Nek tempo, nek spaco Gravis en tiu hor'. Man-en-mane gxuis ni odoron de nektar', Skuis for nebulon de herbar'. Denove l' animo Plenigxas je rimo, Kaj mankas esprimo Diri pri la simpla ver'. Denove mi blindas, Cxagreno pasintas, Kaj vivi jam indas Por dolor' kaj sufer'. {{tag>kanto litero_v barda esperanto}}