======Vi klare freneziĝas====== ^Muziko|[[Stephin MERRITT]]| ^Esperanta teksto|[[Hanso BECKLIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|You Must Be Out of Your Mind| ^Originala plenumo|[[The Magnetic Fields]]| ^Originala teksto|[[Stephin MERRITT]]| Tre poezia kanto de unu el la plej bonaj vivantaj Usonaj lirikistoj. {{youtube>8FOh2hNjBsE?medium}} ===== Teksto ===== Laŭ vi mi kuru reen al vi Sed al mi mankas simpati’. Prefere grimpu reen vi sur la genuoj Kvazaŭ post operaci’ sen anestezo. >//Refreno:// >Se laŭ vi ne pentu ĉi Judas’ >Vi klare freneziĝas. >Se al vi ĝi estas nun fatras’ >Vi klare freneziĝas, do >Vi klare freneziĝas. Laŭ vi fuziu la nukle’ Laŭ vi ne kabeis Kabe Vi ne povas diri ĉi nur pro la belo Al mi estas poka viski’ por pulĉinelo. >//Refreno// Laŭ vi ekbrulu estingit’ Sed al mi mankas apetit’. Iam en via pasintec’ estis eksplodo; Al vi ne fremdas la aprec’ de eŝafodo. >//Refreno// {{tag>kanto litero_v angla usona traduko}}