====== Via eta timo ====== //Kantas [[Team']], Antalik/ Nemcxek - Martinelli// ===== Teksto ===== Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj mucidaj pro malplen' kaj timovekaj... La vento vagas tra tegment-tenebro: gxue spionas mi viajn cxarmajn timojn. //Refreno:// >Via eta tim' ravas min, >de via timema sinten' >estas kaptita l'anim'... >Via eta tim' ravas min, >estas kaptita l'anim' >sed vi volas ja... >kasxi gxin. Sufokas morta spac' fantomajn domojn, hantas sur mur' en kruc' kreto-surskriboj, rampas en vent' odor' de krizantemoj: kasxe spionas mi viajn cxarmajn timojn. >//Refreno// ...sed vi kasxas gxin... Cxu jam, cxu jam venas via timo? Cxu jam, cxu jam dolcxe gxi tenas vin? Cxu jam, cxu jam ni proksimas pli kaj pli?... {{tag>litero_v kanto}}