====== Via koko, kamarado! ====== ^Muziko|Populara galega| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Harmoniigo|Miguel GROBA GROBA| ^Notoj|{{:muziknotoj:via-koko-kamarado2.pdf|Ĥoraranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB.| * Originala titolo //O voso galo comadre//. Populara kanto el Galegujo, nord-okcidenta regiono de Hispanujo kun propra lingvo. ===== Teksto ===== //Via koko estas bubo,// //lin vi dresu, kamarado!// (2-foje) Li blek-kantas ĉiun nokton apud mia dom-fasado apud mia dom-fasado Aj la le lo aj la le lo //Refreno:// >Se vi volas svati min >Se vi volas svati min >lavu la vizaĝon, lavu la vizaĝon >lavu la vizaĝon, ĝis la fin'! //Mi deziras edziniĝi// //mankas ve! al mi kostumo// (2-foje) Edziniĝu se vi amas, ĉar cetero iĝos fumo ĉar cetero iĝos fumo Aj la le lo aj la le lo >//Refreno// //La patrinoj kolektiĝas// //ĉe l' rivero por ve-plori// (2-foje) Ĉar kokino amas kokon, sed li celas nur amori sed li celas nur amori Aj la le lo aj la le lo >//Refreno// {{tag>kanto litero_v popola galega notoj hxormuziko}}