====== Via Milda Malgxoj ====== //Teksto - A. Sahxaltujev; muziko - [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Via milda malgxoj', viaj songxoj misteraj Ege karas al mi dum vivad' sen pasi', Ja l'planedo de am' kaj enigmoj severaj Kvazaux birdojn fidemajn nin logis al si... Fordegelas mart-negx'. Sidas ni korproksime, Foren-alten tirataj de iu sorcx-streb'. Tiom dias kandeloj, ke eblas esprimi L' tutan vivon senfundan per sorba vort-sxveb'... {{tag>litero_v kanto}}