====== Viaj Bukloj ====== ^Teksto|[[Gijom Armide]]| ^Muziko|[[Gijom Armide]]| ^Kantas|[[Gijom Armide]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>hRUAOW6em-Q}} Iris viaj bukloj For de via hararo For de via vizagx' Nu for de nia mond' Mankas viaj bukloj Al la tuta homaro Al l'akvo al la bragx' Al l'universa rond' //Refreno:// >Kiu faris tion al vi >Cxu pro mis' cxu pro envi' >Cxu per tondo cxu per brul' >Tiu estas krimul' Estis viaj bukloj antenoj de via kor' Ond' de via anim' Kaptil' de via pens' Igxis viaj bukloj Dolor' de cxies memor' Necxeestanta rim' Fantom' por cxies mens' //Rerfreno:// >Kiu faris tion al vi >Cxu pro mis' cxu pro envi' >Cxu per tondo cxu per brul' >Tiu estas krimul' //Rerfreno:// >Kiam revenos al >Nia infera spiral' >Cxu per diaj ruloj >Belaj viaj bukloj? {{tag>kanto litero_v filmo}}