====== Vidante la Pluvon ====== ^Alia nomo|Tra la fenestro de mia prizono| ^Muziko|Salvador Parrinello kaj [[Carlos Devizia]]| ^Originala teksto|[[Carlos Devizia]]| ^Disko|[[Bizara Lando]]| Mi originale verkis tiun cxi kantajxon nurinstrumenta. Poste mi verkis tekston en Esperanto, kaj Salvador Parrinello aldonis la parton de aldsaksofono. La pluva specimeno estas de LHumpries (www.freesound.org). Krome de la gitaro mi uzas tie cxi malnovan sintezilon Casio HT-700 kiu estis donita al mi de miaj gepatroj dum la jaro 1987. --- //Carlos Devizia// ===== Teksto ===== Muroj el sxtono apartigas min de la pluvo. Mi entendas miajn manojn tra la fenestro kaj provas tusxi la cxielon. Mi sercxas la akvon kiu sanigas, kaj la liberecon kiu alvenas en cxiu guto. Kvar grizaj muroj sxtelis miajn sentojn. Malhela cxambro sxtelis miajn sensaciojn. Se mi povus promeni sub la pluvo mi demetus tiun cxi strian kostumon kaj miaj nudaj piedoj piedpremus la malsekan teron. La gutoj el la pluvo sxajnas larmoj, sed tiuj cxi senfrukte akvumas la grizajn plankojn, kaj tiuj donas la vivon. Kiam mi foriros? Cxu mi povos foriri? Cxu mi rezistos? Mi ne povas plu pensi. Oni diras ke unu guto sur la kapo estas suficxe por atingi delirajxon. Imagu tion kio faras mil falante sur mia karcero. Kelka tago la pluvon ne gravos al mi. Kelka tago unu guto kaj mil estos egala. Mia korpo estos en prizono sed mia animo estos libera freneza spirito. Jes, kelka tago ===== Eksteraj ligoj ===== * http://archive.org/details/BizaraLando {{tag>kanto litero_v eksperimentala}}