====== Guardastelle / Vidu la stelaron ====== ^Muziko|[[Antonio CALO' (Bungaro)]]| ^Esperanta teksto|[[Antonio BOSCO, Dario VERNA]]| ^Esperanta plenumo|[[Antonio BOSCO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Bungaro]]| ^Originala teksto|[[Pino ROMANELLI]]| ===== Teksto ===== Ja mi tre ŝatas kalkuladi distancon Ja mi al Di’ ĵetas rigardon esperan Ja mi, ja mi, tra biliono da personoj proksimume. Tie ĉi renkontis mi la stelfiguron, ​ Tie ĉi, sen lorno kaj komplika ilaro, Cxar mia vidpovo estas lenso pli preciza. Per fantazio mi povas nun eĉ flugadi Cxar fantazio ebligas ankaŭ flugadi. >Vidu la stelaron, admiru la stelan maron, >Kiu ondiĝas antaŭ ni. >Vidu la stelaron, admiru la fajretaron, >​Mallum’ ne estas nun. Ja mi de l' tero jen malproksimiĝas, Mi scias, ke tie mistero solvendas, Kaj Dio aŭskultos ĉi mian preĝon pri la paco. Per fantazio mi povas nun eĉ flugadi Cxar fantazio ebligas ankaŭ flugadi. Vidu la stelaron, admiru la stelan maron, Kiu ondiĝas antaŭ ni. Vidu la stelaron, admiru la fajretaron Brulantan tie por vi. Sub la ĉiel’, la tero! Al ĉiu hom’ unu stelo! Unu revo travivas, Unu esper' unuigas, Unu revo travivas, Unu esper' unuigas. >Vidu la stelaron, admiru la stelan maron, >Kiu ondiĝas antaŭ ni. >Vidu la stelaron, admiru la fajretaron... >Admiru la fajretaron. {{tag>​kanto litero_V itala}}