====== Vilhelmo de Nasaŭo ====== ^Teksto/Muziko| atribuita al Marnix de Sankta Aldegondo| ^E-teksto|[[Hector VERMUYTEN]]| ===== Teksto ===== Vilhelmo de Nasauxo, Germana laux la sort’, Fidela al patrujo Mi restas gxis la mort’! Mi, princo de Oranjxo, Libera kaj sen tim’ De Hispanuj’ la regxon Honoras en l’anim’! Nenio suferigas En mia malbonstat’ Min pli ol marricxigo De l’ bona Regxa Sxtat’! Ho, Nederlando dolcxa, Atencas je l’honor’. Ofendas vin hispanoj, Eksangas mia kor’. Mi antaux la grandega Potenc’ de mia di’ Konfesas: malestimis Neniam regxon mi; Sed estas mi sxuldanta Obeon al sinjor’, Plej alta la Majesto Por la justeca hor’! {{tag>kanto litero_v flandra}}