====== Vin egalas neni' ====== ^Muziko kaj teksto|[[wpeo>Prince]]| ^Originala titolo|Nothing compares 2 U| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Sinéad O'Connor| {{youtube>0-EF60neguk?medium}} ===== Teksto ===== Ekde horoj sep tagoj dek kvin Vi prenis vian amon for Mi umas nokte, dormas dum la tag' Vi prenis vian amon for Mi ekde via forir' ĉion ĉi povas fari laŭ mia prefer' Tagmanĝi en tre luksa restoraci' Sed povas neni' forigi tiom da sufer' Ĉar egalas neni' Vin egalas neni' Tre solas tie ĉi nun sen vi Kiel bird' sen ajna kant' Povas neni' haltigi tiujn larmojn Kie mi eraris? diru amat' Povus mi brakumi ĉiun knabon en la strat' Memorigas ili min pri vi Iris mi al la doktoro, divenu kion diris li al mi "Amuziĝu vi knabin', ne gravas kion faras vi", li estas stultul'. Ĉar egalas neni' Vin egalas neni' Ekde via iro ĉiuj floroj en la kort' Forvelkis kun venta blov' Ne glatis vivi kun vi, kara. Sed diras la kor' ke mi pretas denove al plia prov' Ĉar egalas neni' Vin egalas neni' Ĉar egalas neni' Vin egalas neni' Ĉar egalas neni' Vin egalas neni' ===== Eksteraj ligoj ===== * https://verkoj.com/verkistoj/amir-naor/tradukitaj-kantoj/vin-egalas-neni/ La traduko kun la originala angla teksto {{tag>kanto litero_"V" angla Traduko}}