====== Vinilkosmo-Hotel Desperado ====== KD 12 titoloj - 55:01 mn Produktita de Vinilkosmo © 2004 Post la aventuroj kiuj sekvestris la materialon kaj registrajxojn de Esperanto-Desperado en studio de Christiania en Kopenhago, ni povas diri ke tiu nova albumo havis cxiujn malfacilajxojn! Gxia realigado plenumigxis finfine sub la signo de transmigrado tra kvar malsamaj studioj, kaj inter ili la Studio de La Trappe / Vinilkosmo por unu el la titoloj kantita de JoMo, jam malnova komplico de tiuj "desperantoj" senantauxjugxaj kaj senlimaj. Necesas aldoni ke krom JoMo kaj diversaj muzikistoj, kiel gasto en unu titolo kantas ankaux Martin Wiese de Persone.... Per sonoj pruntitaj el skao, regeo, ritmoj kaj melodioj el Balkanoj, Hispanio, Mez-Oriento, Afriko, ktp., jen vera "mondmuziko" produktita de tiu cxi bando jam esence hibrida pro la originoj de gxiaj membroj el Danio, Bosnio, kaj Pollando, landoj kie la malvarmo kaj la longaj noktoj egalas la varmon kaj la festecan temperamenton de ties artistoj! Neniu dubo ke cxi tiu nova KD preterpasos la jam faman sukceson de la antauxa disko (BroKantajxoj - vkkd34). Jen do disko kiun vi ne rajtos malhavi, kaj se hazarde Esperanto-Desperado koncertos proksime, nepre ne maltrafu ilin! ===== Eksteraj ligoj ===== http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php3?lng=e