====== Vintra vespero ====== ^Teksto|A. Pushkin| ^Muziko|?| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Romanso. ===== Teksto ===== La tempest' post negxa nubo Kasxas lumon de l'cxiel' Jen gxi ploras kvazaux bebo, Jen eksonas besta jelp', Jen susuras per la pajlo Sur kaduka ligna dom', Jen ekfrapas cxe la sojlo, Kvazaux vojperdinta hom'. Nia magra kabaneto Splenas pro la obskurec', Kial, mia avineto, Vi silentas cxe l'fenestr'? Aux tempesta blov-rumoro Vin lacigas, karulin'? Aux spindela tord' murmura Igas vin al dorm-inklin'? Amikino mia sola, Drinku ni dum la angor'! Drinku kune por konsolo Krucxon, ke ne tristu kor'. Kantu vi al mi fabele Pri paruo trans la mar'... Kantu pri knabino bela, Kron' plektanta en florar'. La tempest' post negxa nubo Kasxas lumon de l'cxiel' Jen gxi ploras kvazaux bebo, Jen eksonas besta jelp', Amikino mia sola - Drinku ni dum la angor', Drinku kune por konsolo Krucxon, ke ne tristu kor'. {{tag>kanto litero_v rusa}}