====== Vintro ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Sneen dækker Mark og Mose| ^Originala teksto|[[Chr. Winther]]| ===== Teksto ===== Kusxas negxo sur la kampo, staras nigra la arbar', estingigxas kiel lampo sun' en la cxiela mar'. La silento regas cxie, lumas stelo en l’ aer', la arbustoj dormas pie sen odoro sur la ter'. Kaj la floroj de l’ gxardeno lacaj dormas sen dangxer', sub la mola negxkuseno ili spiras en liber'. Staras kun klinita kapo poplo sur la vintra tomb', certe gxi sub vintra drapo revas pri somera pomp'. {{tag>kanto litero_v dana}}