====== Violbukedo ====== ^Teksto|[[http://es.wikipedia.org/wiki/Cecilia_%28cantautora%29|Cecilia]]| ^Muziko|[[http://es.wikipedia.org/wiki/Cecilia_%28cantautora%29|Cecilia]]| ^E-teksto|[[Svena Dun]]| ^Kantas|[[http://es.wikipedia.org/wiki/Cecilia_%28cantautora%29|Cecilia]]| Originala titolo: //Un ramito de violetas// ===== Teksto ===== Edzinan vivon ŝi ŝatis fakte, kvankam ŝia edzo ne kondutis tre takte. Li agis ofte kun forta karaktero, kaj ŝi plendis, ke al li ja mankas tenero. De longe jam, ĉiun monaton, al ŝi leteras nekonato. Liaj tekstoj poezias kaj ŝi, feliĉa, fantazias //Refreno:// >Kiu verkis poemojn por ŝi silente? >Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe? >Kiu, ĉiun naŭan de novembro >sen klariga etikedo, >sendis al ŝi nepre violbukedon? Ŝi foje revas kaj eĉ imagas bildon pri la viro, kiu ŝin amas. Kaj ŝi preferas bildigi lin tenera, kun grizaj haroj kaj rideto sincera. Sen scii kiu do suferas, kaj en sekreto ŝin amegas, Ŝi vivas plu, tagon post tago, ĝuante tiun kaŝan amon. //Refreno// En la vesperoj, kiam, postlabore, la edzo venas hejmen, li gvatas ŝin esplore. Ĉar li scias ĉion, nenion li komentas. ŝi feliĉas do sekrete li konsentas. Ĉar estas li la flor-sendanto, kaj fidela poem-verkanto. Tamen, ĉar ŝi ne suspektas, ŝi rigardas lin kaj ŝi plu silentas //Refreno// {{tag>kanto litero_v ama hispana}}