====== Violono savita el fajro ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^Teksto|Zoltán ZELK| ^E-teksto|[[wpeo>Imre Szabó]]| ^MIDI|{{:muziko:violono_savita_el_fajro.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:violono_savita_el_fajro.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Per violono flammordita kion fari, povra cigan’? cxu vi magios kanton per gxi, cxu adobojn faros la man’? Trezoro via frakasita, ligno karba, pendas la kord’, sed provu, eble gxi eksonos kun l’amara, plora agord’. Cxu kordoj sxnure riparitaj? Tamen eble! provu, povrul’, ceteron, se ne, por gxemplori la minuton de l’kabanbrul’, kiam pepante furioze la freneza hirundopar’ por savi siajn idojn flugas al tegmento-flamar’, kiam vi hojlis kun la hundo la pereon — en mondekstrem’ ke grincu via cigansorto kun la praa kanisa trem’! Tion priarcxu, cxi minuton, poste dormu gxis la malsat’ vin dormi lasas, gxis l’oldigxo, gxis la sterko-, koto-sxprucad’, en argilkav’ vi nostalgios pri pasinta lud’ kun angor’, memor’ surfalos vin flugcindre kaj dikigxos fulg’ sur la kor’... {{tag>kanto litero_v kanto hungara notoj midi akordoj}}