====== Virinoj de Brisbano ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Virinoj_de_Brisbano.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Virinoj_de_Brisbano.png}} Adiaux al vi, Brisbanaj virinoj, Adiaux al cxiu Tuuxon-belulin';((Toowong = antauxurbo de Brisbano.)) Ni vendis la brutojn kaj norden veturos, Sed esperas ke baldaux revidos ni vin. Sakrados ni kiel tipaj brutistoj, Sakrados ni dum rajdos ni for de l'mar'; Gxis fine aperos Auxgatela bieno Trans la seka vasteco de l’Kvinslanda kampar'. Ni haltos cxe urb' post taga veturo, Kaj en la gastej' drinkos ni kun fervor'; Ni gxuos la cxarmojn de l’publikulinoj. Je l’matena krepusko ekrajdos ni for. Do levu la glasojn al la virinoj, Kaj kantu "Gxis la, cxiu ajn tie cxi. Kaj se iam venos vi al la bieno, Nia reamikigxo tre placxos al mi. {{tag>kanto litero_v angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}