====== Virino kun virin' ====== ^Teksto|[[http://www.josecano.com/ | Jośe María CANO]]| ^Muziko|[[http://www.josecano.com/ | Jośe María CANO]]| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Kantas|[[http://www.mecano.net/index.html|Mecano]]| ===== Teksto ===== Ŝajne plia amik-kun' du virinoj, manojn en la manoj. Sed kaŝiĝas karespluk' ĉar estiĝas tio sub la tablotuk'. Jam intime, sen tim' al klaĉopun' post la manoj, la korp' en ardobrul'. Am' ŝlosenda en sekret' sed nudite ĝin ne eblas kaŝi. Sub vual' de amikec' kiam ili montras ĝin en la ekster'. Unu diras ke tio estas fi', la alia rekuraĝigas ŝin. Neniom gravas de l' ceter' la malkonsent'. Kiu bridu ŝvebantan mevaron flugantan super maron, virino kun virin'. Mi ne pretas por ĵetad' vice ŝtonojn kaj moralkonsilojn. Se mi estus en mistraf' trovi ilin lip-al-lipe en la hal', mi ne hantus eĉ per mallaŭta tus', ili ĝuu kunecon en senbru', ĉar el ĵetŝtonoj ekfariĝas ŝirmomur'. Kiu bridu ŝvebantan mevaron flugantan super maron, virino kun virin'. Unu diras ke tio estas fi' la alia rekuraĝigas ŝin. Neniom gravas de l' ceter' la malkonsent'. Kiu bridu ŝvebantan mevaron flugantan super maron, virino kun virin'. ===== Eksteraj ligoj ===== * Originala titolo //[[http://www.letrasmania.com/letras/letras_de_canciones_mecano_2344_letras_descanso_dominical_6551_letras_mujer_contra_mujer_77505.html|Mujer contra mujer]]//. La ligilo montras la originalan tekston. * Jen [[http://www.paroles.net/texte/23387|franclingva traduko]]. * Unuafoje gi aperis en [[http://bitakoro.blogspot.com/2004/01/virino-kun-virin.html|bitakoro]]. * Aŭskultu la muzikon kaj lernu kanti ĝin per tiu ĉi [[http://www.midi.cl/midi/mujercontramujer.mid|karaoka dosiero]]. {{tag>kanto litero_v popo hispana}}