====== Viro kaj katino ====== ^Originala titolo|Человек и кошка| ^Muziko|[[Fjodor Ĉistjakov]]| ^Originala teksto|[[Fjodor Ĉistjakov]]| ^Originala plenumo|[[Fjodor Ĉistjakov (rok-grupo "Nol")]]| ^Esperanta teksto|[[Jaroslavna Puŝkarskaja, Aleksandr Ĥrustaljov]]| ^Tipo|traduko| ^Esperanta plenumo|[[Aleksandr Ĥrustaljov]]| Fjodor Ĉistjakov estas gvidoro de fama rusa rok-grupo "Nol" (esp. "Nulo") ===== Teksto ===== GITARLUDO (2 fojoj): ''[[Am]] [[Am7plus|Am7+]] [[Am7]] [[D7]] [[Fmaj7]] [[Am]] [[F7]] [[E7]]'' ''notoj ĉe 6-a kordo: e, f#, g#'' ''[[Am]] [[Am7plus|Am7+]] [[Am7]] [[D7]]'' Viro kaj katino ĉe l' fenestro ploras, ''[[Fmaj7]] [[Am]] [[F7]] [[E7]]'' Sur la vitrojn gutas morna griza pluv'. ''[[Am]] [[Am7plus|Am7+]] [[Am7]] [[D7]]'' L'kompatinda viro, lia cerb' doloras, ''[[Fmaj7]] [[Am]] [[F7]] [[E7]] [[Am]] [[G]]'' Hastas ambulanc' al li, ĉar kapo - kvazaŭ puf'. >//Refreno:// >''[[C]] [[G]] [[F]] [[F]] [[G]]'' >Kuracist' veturas tra neĝo laŭ tereno >''[[C]] [[G]] [[F]] [[E7]]'' >Kuracil' salubra kuŝas en valiz' >''[[F]] [[Am]] [[F]] [[A7]]'' >Viro kaj katino la tablojdon prenos >''[[Dm]] [[Am]] [[E7]] Am'' >Kaj malsan' regresos, kaj melankoli'. > >GITARLUDO (2 fojoj): >''[[Am]] [[Am7plus|Am7+]] [[Am7]] [[D7]] [[Fmaj7]] [[Am]] [[F7]] [[E7]]'' >''notoj ĉe 6-a kordo: e, f#, g#'' Por katin' kaj viro temp' treniĝas longe La ĉielon anstataŭas muroj kaj plafon' Viro kaj katino sonĝe flugas nokte, Sed flugiloj mankas - estus troa bon'. >//Rf:// "Kial tardas blanka aŭto ambulanca?" El klozeta ĉambro krio strebas for. Sed ne aŭdas muroj, brikoj muraj - duraj Necesaba kuv' freneze klakas kvazaŭ kor' >//Rf:// ===== Plenumo esperante kun gitaro ===== {{ :viro_kaj_katino.ogg |}} ===== Ruslingve ĉe Jutubo (kun akordoj) ===== {{youtube>r-RuVDqHySU?medium}} {{tag>litero_V kanto akordoj rusa rok}}