====== Vivas plu ====== ^Muziko|Jonathan COULTON| ^Esperanta teksto|[[Joop KIEFTE]], [[Spencer VAN DER MEULEN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Still Alive| ^Originala plenumo|Ellen McLAIN (rolanta kiel GLaDOS)| ^Originala teksto|Jonathan COULTON| Traduko de fama kanto, kiu ludiĝas je la fino de la populara videoludo Portal. Ĝin tradukis Joop kun helpo de Spencer dum KKPS 2016 en Delft, Nederlando, kaj Spencer faris kelkajn ŝanĝojn en 2017 mallonge antaŭ iri al JES en Szczecin, Pollando. ===== Teksto ===== Mi notu triumfon: Ja estis grandega la sukces' Apenaŭ esprimeblas la kontento Apertur-Scienco plenumas la dev' ĉar kial ne? Por la bon' de ĉiuj ni krom kiuj ne vivas plu Sed nin ne plorigu ĉiu misa produkt' Oni reprovadu ĝis ne plu restas kuk' Kaj scienca util': Jen mojosa pafil' por la homoj kiuj vivas plu Mi eĉ ne koleras Parolas mi nun el mia kor’ Kvankam vi min vundis kaj mortigis kaj min dispecigis kaj ĵetis la pecojn en la fajr' tio dolorigis min ĉar mi tre ĝojis pri vi! Tiuj datumpunktoj iĝas bela lini' Ne plu estas beta pretas fina versi' Pri bruliĝo ĝojas mi ĉar multege lernis ni por la homoj kiuj vivas plu For de mi iru Mi tamen restu tie ĉi Trovu aliulon por vin helpi Eble Black Mesa HO KIA BLAG', HA HA, NE NE Kiel ajn, bonega kuk' Tiom bongusta tekstur' Vidu min paroli dum farendas scienc' Dum mi vin rigardas ĝojas pri diferenc' Ek al eksperimentad' Jam komencu esplorad' per la homoj kiuj vivas plu Kaj min kredu ke mi vivas plu Mi sciencumas kaj mi vivas plu Mi sentas brile kaj mi vivas plu Kiam vi mortas, mi ja vivas plu Kaj post la morto, daŭre vivas plu Vivas plu, vivas plu ===== Akordoj ===== Strofoj: ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''[[Em]] [[A7]]'' ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''[[Em]] [[A7]] [[adi|Bb]]'' Refrenoj: ''[[F]] [[C]] [[adi|Bb]] [[F]]'' ''[[F]] [[C]] [[adi|Bb]] [[F]]'' ''[[Gm]] [[C]] [[F]] [[C|C/E]] [[Dm]]'' ''[[adi|Bb]] [[A7]]'' Post refrenoj (ankaŭ ĉe la fina teskto) ripetu: ''[[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ==== Ekzemplo kun teksto ==== Akordoj kun la kantoteksto de la unua strofo kaj la unua refreno. '' [[D]] [[Bm]] [[D]]'' ''Mi notu triumfon:'' '' [[Bm]] [[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''Ja estis grandega la sukces''' '' [[Em]] [[A7]] [[D]] [[Bm]] [[D]]'' ''Apenaŭ esprimeblas la kontento'' '' [[Bm]] [[D]] [[Bm]] [[D]]'' ''Apertur-Scienco'' '' [[Bm]] [[D]]'' ''plenumas la dev''' '' [[Bm]] [[D]] [[Bm]]'' ''ĉar kial ne?'' ''[[Em]] [[A7]]'' ''Por la bon' de ĉiuj ni'' '' [[adi|Bb]]'' ''krom kiuj ne vivas plu'' '' [[F]] [[C]]'' ''Sed nin ne plorigu'' '' [[adi|Bb]] [[F]]'' ''ĉiu misa produkt''' '' [[F]] [[C]]'' ''Oni reprovadu'' '' [[adi|Bb]] [[F]]'' ''ĝis ne plu restas kuk''' '' [[Gm]] [[C]]'' ''Kaj scienca util':'' '' [[F]] [[C|C/E]] [[Dm]]'' ''Jen mojosa paf-il''' '' [[adi|Bb]] [[A7]] /: [[D]] [[Bm]] [[D]] [[Bm]] :/'' ''por la homoj kiuj vivas plu'' ===== Originala teksto (KKPS 2016) ===== Mi notu triumfon: Ja estis grandega la sukces' Apenaŭ esprimeblas la kontento Apertur-Scienco plenumas la dev' ĉar kial ne? Por la bon' de ĉiuj ni krom kiuj ne vivas plu Sed nin ne plorigu ĉiu misa produkt' Oni reprovadu ĝis ne plu __estas__ kuk' Kaj scienca util': Jen mojosa pafil' por la homoj kiuj vivas plu Mi eĉ ne koleras Parolas mi nun el mia kor’ Kvankam vi min vundis kaj mortigis kaj min dispecigis kaj ĵetis la pecojn en la fajr' tio dolorigis min ĉar mi tre ĝojis pri vi! Tiuj datumpunktoj iĝas bela lini' Ne plu estas beta pretas fina versi' __Ne bedaŭras mi ĉar__ __kiom lernis nia par'__ por la homoj kiuj vivas plu For de mi iru __Mi tamen ene restu mem__ __Eble vi renkontos akompanon__ Eble Black Mesa HO KIA BLAG', HA HA, NE NE Kiel ajn, bonega kuk' Tiom bongusta tekstur' Vidu min paroli dum farendas scienc' Dum mi vin rigardas ĝojas pri diferenc' Ek al eksperimentad' __kaj necesa__ esplorad' per la homoj kiuj vivas plu Kaj min kredu ke mi vivas plu Mi sciencumas kaj mi vivas plu Mi __brile sentas__ kaj mi vivas plu __Kaj dum__ vi mortas __daŭre__ vivas plu Kaj post la morto __mi ja__ vivas plu Vivas plu, vivas plu {{tag>kanto litero_v kantoj_kun_akordoj}}