====== Vivo-Riske ====== //Kantas [[Kore]]// ===== Teksto ===== {{ youtube>0ugoA2Ai2BY}} Pelas auxton sen hezit' Hurla bruo dinamit' Bola fumo euxforio Farigxas via tragedi' Veturo en rugxega zon' Veturo per sxose-demon' Panelaj nadloj de motoro vin ekscitas gxis furoro Nur kaprico, ne pli Odor' de l' angor' Vivo-riska sensaci' Provokas gxis fatala hor' Iras vi laux la sxoseo Sen trafiklumoj, sen paneo La vojpaga bariero Gxin vi evitos, kia legxero Nur defio, ne pli En hor' de l' furor' Vivo-riska sensaci' Provokas gxis fatala hor' Legxere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli damagxon Provokis vi, nur vi Dangxere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli damoagxon Provokis vi, nur vi Vi iris transen de la limo Kurbigxo iris vin viktim' Kuracoj nadloj de doktor' Vin iritas, kia doloro Lantas auxto sen ekscit' Korpon kaptis nun rigid' Nun sen vetoj, sen defi' Dispecigxis viv' de vi Nur frenezo, ne pli En nokto de l' angor' Nur frenezo sen raci' Nun restas nur vanta memor' Legxere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli domagxon Provokis vi, nur vi ===== Eksteraj ligoj ===== * https://music.apple.com/us/album/vivo-riske/627213754?i=627213758 - "Vivo-riske" ĉe iTunes * https://www.deezer.com/us/track/65803310 - "Vivo-riske" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/album/0y3I3elJEfhSNwaWfToOXj - "Vivo-riske" ĉe Spotify {{tag>litero_v kanto filmo}}