====== Vivo duras sed vi molas ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Eta cxambro en granda urbo Rifugxejo de peturbo Logxi kostas tro da mono Farbo falas de plafono Riprocxado kaj admonoj Dronas en la urbaj sonoj Nun Sidas mi kun penso nula Kaj vi venas verdokula Nun //Refreno:// >Nokto falas kaj mi pensas ke >Vivo duras sed vi molas >Mono mankas nin sed amo ne >Kaj vi pretas se vi volas Mondo plena je poetoj Spaco plena je raketoj Vi proksimas, spiras lante Kusxas apud mi ridante >//Refreno// Parasxutoj, spacosxipoj Via hauxto, viaj lipoj Nun Telefonoj, Pelikano Viaj haroj, via mano Nun >//Refreno// {{tag>kanto litero_v esperanto roko ama}}