====== Vivo, mi amas vin ====== ^Teksto|K.Vansxenkin| ^Muziko|E. Kolmanovskij| ^E-teksto|[[wpeo>K.Gusev]]| Ruse: "Я люблю тебя жизнь". {{ youtube>b_TyRDGrE4o }} Komence de 6:00. ===== Teksto ===== Vivo, mi amas vin, Kio mem certe tute ne novas, Vivo, mi amas vin Kaj pli bela vin cxiam retrovas. Glitas tago al fin', Post laboro mi laca reiras, - Vivo, mi amas vin Kaj vin vidi pli bona deziras. Multon havas mi mem: Vastan teron kaj maron lazuran. Firmas mia manprem', Konas mi amikecon plej puran. En la taga sonor' Mi ne scias kvietan momenton Pro la am' en la kor' Vivo, scias vi tiun cxi senton! Duonlumo kaj jam Kiso en najtingala kompano, Kaj la pinto de l' am' - La miraklo de l' mondo - infanoj! Ree venas al ni Infanagxo kaj juno per ili, En la nepoj al ni Cxio nove komencos lumbrili. Flugas jaroj kaj jen Grizaj haroj jam kovras la datojn, Rememoru kun ben', Vivo, vin defendintajn soldatojn, Kaj jubilu sen fin', Cxar la himno printempa vin vokas... Vivo, mi amas vin, Kaj esperas, ke vi reciprokas! {{tag>kanto litero_v rusa}}