====== Vivu Esperanto ====== ^Muziko|[[Modig Ungdom]]| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Esperanto estas via nomo, konstruanto de la nova domo, Vi progresu pli kaj pli kaj rapide sekvu ni. Vivu Esperanto! Laboranto, paca delegito, rezistanto kontraux la milito. Jen la mond' armigas sin, sed vi tuj verdigas gxin. Vivu Esperanto! Batalanto per la granda aro kaj rompanto de la forta baro. Jen la mond bezonas vin; nur kompreno savos gxin, Vivu Esperanto! Forvisxanto de la lingva limo, forpelanto de popola timo. Via stelo en la nord' brilu nun de bord' al bord'. Vivu Esperanto! {{tag>kanto litero_v esperanto}}