====== Vivu espero ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Se vi volas vidi malproksimajn landojn, per Esperanto vi povas celi gxin, Por komuna lingv' ne estas limorando, cxiuj homoj kompreni povas sin. Kiel bele estas inter amikar', en diversaj landoj vivi en tendar' //Refreno// >Do cxiuj kantu nun kun ni, Ho vivu espero! cxar kiam vi kornprenas nin, Do vivu espero! en nia granda verda land', Ho vivu espero! komuna la parol' kaj kant' Vivu Es-pe-ran-tuj'!!! Cxu hungaro, cxeho, polo aux hispano, cxiujn ligas unu lingvo — verda stel'. Kaj parolas ili kiel samlandanoj, en Meksiko cxu sub itala cxiel'. Lernu l'lingvon kaj vi certe estos tuj unu pli amiko en Esperantuj'. //Refreno// Belaj estas cxiuj landoj sub cxielo, kaj valoras ilin vidi kial ne? Sed por homoj kiujn ligas verda stelo tiras korojn kaj proksimaj estas tre l'landoj kie flirtas la verda standard' kie vivas esperantoj en bonfart'. //Refreno// {{tag>kanto litero_v esperanto}}