====== Vivu Zamenhof ====== ^Muziko|Sveda melodio| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Fr. SWAGERS]]| ===== Teksto ===== Vivu, vivu Zamenhof! Lin aplauxdu, lin aplauxdu ni, gxis nia lasta mov'; vivu, vivu Zamenhof, l' elpensinto glorinda d' Esperanto! Igis li sampensi la animojn, pusxis de patrujoj for la limojn. Vivu, vivu Zamenhof, l' elpensinto glorinda d' Esperanto! Igxu vero l' ideal'; ni klopodu, ni klopodu, estas sankta la batal', igxu vero l' ideal', nia lingvo tutmonda Esperanto! Zorgu ni ke cxiu gxin ekkonu; forte, bele, cxie gxi eksonu; igxu vero l' ideal', nia lingvo tutmonda Esperanto! {{tag>kanto litero_v esperanto}}