====== Vizitante Regensburgon ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[wpde>Als wir jüngst in Regensburg waren]]| ===== Teksto ===== Vizitante Regensburgon ni transigxis akvoturnon. Ankaux kelka belulin' volis akompani nin. //Refreno:// >Sxvabaj, bavaraj knabinoj, juhx-hajrasa devas kunveturi. Dekdujara knabineto kunveturis en prameto, pro nesci' en am-afer! sxi transigxis sen dangxer'. //Refreno// De la monto sur cevalo rajdis kun fier' al valo nobelino Kunigund' por transir' de l' akva fund //Refreno// Ho, sxipisto, mia kara? cxu la akvo blue-klara estas plena de dangxer'? Tuj gxin diru kun sincer'! //Refreno// Al knabin' kun mirta krono ne minacas la malbono: Sen gxi - malfelicxa sort' - sxin atendas tuja mort'! //Refreno// En la mezo de la fluo niks' alnagxis jen kun bruo, kaptis je la nobelin' kaj surfunden tiris sxin. //Refreno// {{tag>kanto litero_v germana ŝvaba popola}}