====== Vjetnama Patrino ====== ^Teksto |UEYAMA Masao| ^Muziko |[[Gianfranco MOLLE]]| Gxusta nomo de poemo estas "Kantas la Vjetnama Patrino". ===== Teksto ===== Kiam venos ree nin kolomb' forfluginta el la fum' de bomb'? Cxu gxi vivas ie sen dangxer'? Ni atendu, kara, kun esper'. Kiam floros rozo sur la kot' eltretita de l' usona rot'? Cxu gxi gxermos iam por refoj'? Ni atendu, kara, sen malgxoj'. Kiam pacxjo hejmen venos kaj en la brakoj tenos vin kun gaj'? Cxar batalas li por la liber' ni atendu, kara, kun esper'! {{tag>litero_v kanto}}