====== Vladimir SAMODAJ ====== SAMODAJ, Vladimir Vladimirovicx. 1935. Ruso; filologo-arabisto. Iam tradukisto en Jemeno, Irako kaj Sirio. Poste jxurnalisto, interalie gvidis la araban eldonon de "Moskvaj Novajxoj". Esperantisto de 1958. Vicprezidanto de Komisiono pri Internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1970. Membro de internacia komitato de MEM, 1978. Vicprezidanto de Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE), 1979. Unu el la iniciatintoj de SEJM. En 1989 la unua prezidanto de restarigita SEU. Kunredaktis cx. 35 brosxurojn de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1965-76. Redaktis Esperanto-suplementojn al "Moskvaj novajxoj", 1978-82 kaj iniciatis Esperantan provnumeron de gxi en 1989. Samodaj jam en 1960-aj komencis traduki el la rusa kaj ukraina, kaj verki originale. //William Auld en Esperanta Antologio, 1984.// //Nikolao Gudskov, 2002.// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.geocities.com/origlit/autor/samodaj.html (la teksto prenita de tie) {{tag>persono}}