====== Vojaĝo al ORo ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== Vagonaro en la stacio aŭdeblas konduktora fajfilo komenciĝas la vojaĝ’ komenciĝas la vojaĝ’ La trajno ekmoviĝas la stacio ŝajnas nur miraĝ’ Komenciĝis ĝi en suda Germanio per la altrapideca linio proksimiĝas jam Hamburg proksimiĝas jam Hamburg en maniero multe pli agrabla ol per flug’ Venonta ŝanĝo en Danio Forlasas mi Kopenhagon per trajn’ per trajn’ ne por ien ajn ĉar en Malmö jam atendas nokta trajno al Stokholm Matenmanĝ’ en la ĉefurbo de Svedio cinambulko kun kafo promenad’ tra Gamla Stan kaj reen al la Central’ kaj tagmanĝo en la X-2000 al Sundsvall Per X-2000 tra l’ boreala pinglarbaro tra Gävle, Hundiksvall kaj Söderhamno fina celo Härnösand en la bela Norrland Mojosajn geamikojn mi renkontos tie kun muzik’ kaj kant' ===== Ekstera ligo ===== * * [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/vojagxo_al_oro.html]] {{tag>kanto litero_V}}