====== Vojagxo Suden ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Auld kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== {{ youtube>jrNGAh9tIz4}} En skuno mi vojagxos al la suda mar' Per cxi velado pasos pli ol unu jar' Jo ho! la alta vel', jo ho! la venta pel' Jo ho! la sala hulo, jo ho! la salta pru', Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu; Funebru, junulinoj, maristo iras nun. Kaj sur koral-insulo, kun perloj en lagun' Jo ho! li trovos junan karulineton brunan Kaj la veladon skunan li ne memoras plu! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu! Li ne memoros plu! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu! Li ne memoros plu! Mi amis vin, Katina, per pasia am' Sed vocxo de la suda maro vokas jam Jo ho! la alta vel', jo ho! la venta pel' Jo ho! la verda fundo, jo ho! la flusa flu', Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu. Mi lasas vin, Katina, ploranta sur la kaj', Kaj mia kor' sopiras antauxen al Havaj', Jo ho! mi trovos junan karulineton brunan, Kaj nian vivon kunan mi ne memoros plu! Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu! mi ne memoros plu. Jo ho! Jo ho! Ju hu! Ju hu! mi ne memoros plu. Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu! Ni vojas al la suda mar' kaj ne revenos plu! {{tag>litero_v kanto filmo e-sona_filmo}}