====== Vojas novlogxantoj ====== ^Muziko|E. Rodygin| ^Teksto|N. Solohxina| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Vojas_novlogxantoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Vojas_novlogxantoj.png}} Vastoj patrolandaj, montoj kaj riveroj, En argxenta prujno tristas la arbar’. Vojas novlogxantoj tra la virgaj teroj, Kaj la juna kanto flugas for sen bar’. //Refreno:// >Hej do, malvarma vintro ja, Lasu frostigi nin tro ja, Cxu mi revidos baldaux Amatan mian sur la stepa ter'? Kampoj, salutu kore nin, Vastoj, konduku foren nin, Lando, senlima, nova, Renkontu junon kun la primaver'! Blovas negxaj ventoj, fortaj kaj frostozaj, Sed ne rompos ili virgteranojn nin. Kusxos jam senlime la kampar' sovhxoza, Nur mi tristos iom sen la karulin'. //Refreno// Venos vi en frua primavermateno, Por la nova domo igxos la mastrin'. La traktoroj fortaj tra la virga tero Kun la brua kanto portos ambaux nin. //Refreno// {{tag>kanto litero_v rusa notoj midi}}