====== Voje al Katalajud' ====== Origina teksto: **Si vas a Calatayud** ===== Teksto ===== Cxar estis ema fari favorojn, kaj sxin allogis cxia junul', en kantoj aperis Doloroj, la flor' el Kalatajud'. Kaj kanzonet' trakuris la landon, hontiga kanto por bonvirin', kaj de tiu la bonan famon devas defendi nun mi. Doloroj, la de l'kanzono, - tagon patreto asertis - estis virino de bono, mia edzin', panjo estis. //Voje al Kalatajud'// (bis) demandu pri in' Doloroj. Kanzoneto sxin mortigis pro hontigo kaj angoroj. Diru ke mi tion diris, la filo de in' Doloroj. Diras la homoj malbonintencaj min renkontinte cxe via strat': patrinon li havis gajeman, Doloroj, tiu de l'kant'. Kun amo bona mi sxin deziris, sed kaiumnio hontigis sxin. La famacxo sxin malpurigis per onidir', honta sxlim'. Kanto semanta la morton, el animo la malbenon! Malbona patrina sorto atingos en mi malvenkon. //Voje al Kalatajud'// (bis) demandu pri in' Doloroj, faru kion mi deziris: sur la tombo lasu florojn. Diru ke mi tion diris, la filo de in' Doloroj. {{tag>kanto litero_v hispana}}