====== Vokas en somera tag’ ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. J.]]| ^Originala teksto|[[Jeppe Aakjær]]| ===== Teksto ===== Vokas en somera tag' kamparanaj faroj for de l’ urb' al fresxa ag', kantoj de l’ birdaroj, onda greno, ber' kaj flor' lud' infana en humor', en polvum' sekalodor' fluanta tra la pordoj, Eta estas hejm' de l’ dan' inter nord' kaj sudo, sed abundas nutra pan' kaj en dom' kaj budo. Alten kreskas la sekal' sur dekliv' kaj en la val', kreskas frukt’ kaj florpetal' en suno en gxardenoj. Bela, forta pramsxipar' inter bord' kaj bordo vojon plugas en la mar' tra markol' kaj fjordo. Belvidajx' por la okul': tur' kaj urb' en marspegul', preter fora verdinsul' la blankaj veloj sxvebas. Kuras trajn' en malfacil', levas sin la fumo, la cxeval' cxe la baril' fugxas sen busxumo. Hejmeniras bovinar', vent' blovetas de la mar', de l’ forgxejo dum ripar' forflugas la fajreroj. Dano, se la urba viv' estas tro laciga, iru alten laux dekliv’ al vidajx' instiga, vido el monteta rond' al la fora horizont', flug' ardea super ond' solene je sunfalo. {{tag>kanto litero_v dana}}