====== Volas ni ====== ^Teksto & Muziko |Docxekal/ Hevier - Ari| ^Kantas|[[Team']]| ===== Teksto ===== {{ youtube>de1rF6ZkZa0}} Ni plej lastas al celo: veron, revon miksas ni kaj niaj patroj sur selo pro ni nervas pli kaj pli. Sidas ni benke kun loto... Onidir'! Mond' nin dorlotas... Onidir'! Onidir', ke tro volas ni! Vere ni volas cxion aerpuron kun honest', sed via mond' estas kagxo kie fermitas ni kiel best'. Diras vi, ke tio cxesos vi ne scias, sen ni ne eblos sed laux vi, sed laux vi ja tro volas ni. //Refreno:// >Volas ni //(8-foje)// >jes tro volas ni Vi cxiam lasis nin solaj senhejme ja fartis ni, sed nun ni donas fakturojn kaj vi pagos cxion cxi. Nia sinten' eble vin vundos kasxon vi sercxos en frazojn sen util', sen util' cxar ni volas pli. >//Refreno// Ni ne volas multon, nur la mondon volas preni la neekzistantan kaj submaske vidi la vizagxon multon volas ni! Nun kaj tuj ni volas la neeblan, kion la homo ecx ne rajtas voli, ni ne volas multon, nur la mondon ne tro volas ni! {{tag>litero_v kanto filmo e-sona_filmo}}