====== Volontula vivo ====== ^Muziko|tradicia maoria| ^Esperanta teksto|[[Josuo Marso]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo|Pokarekare Ana| La kanto aperas en la muzikalo [[Petveturaj Aventuroj]] kantita de 'Alex'. ===== Teksto ===== Vivo de volontulado Vere plaĉas al mi. Mian viv’ en organizo Elspezi volas mi Helpadas mi Vojaĝa viv’ Ĉiam nova land’ Volontula viv’ Ek’ al venonta organizo Al nova vivo per trajn’ Mia tre valora scio Utilas ĉie ajn Kaj amikar’ Postrestas for Mi memoros vin En mia kor’ Ne mankas al mi taskoj Sed mankas la certec’ Ĉu post ĉiuj postenoj Restos nur solec’? Sopiras mi Vojaĝa viv’ For de mia land’ Volontula viv’ Ho kara mi Senpaŭza viv’ Kien portos min volontula viv' ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=oxv0rdvqS7E&list=OLAK5uy_lPZoTtVRF__kb9Fud85yxfILgPdtIZbAg&index=4 {{tag>kanto litero_V}}