====== Volontulo de TEJO ====== ^Muziko|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Esperanta teksto|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Tipo|originala| La kanto aperas en la muzikalo [[La sorto gvidos vin]] kantita de 'Hari'. Ĝi temas pri realisma priskribo de la kialoj pro kiuj oni iĝas volontulo de TEJO, kaj de la vivo en Roterdamo kiel volontulo. ===== Teksto ===== Dum jaroj mi evitis laboron, Ne sciis mi, kion fari. Ĉagren’ nun plenigas la koron, Mian vivon mi devas ripari. Ĉu mi almozpetu surstrate? Cu mi aliĝu al la armeo? Neniam mi plu vivos glate Krom se… mi ekhavis ideon! //Refreno:// >Do volontulo de TEJO Fariĝos mi rapide Roterdamon Atendas mi avide >Volontuloj de TEJO Ja vivas en komfort’. Por Esperanto mi laboros Senpage ĝis la mort’. >Do, rapide, senprokraste Mi apliku tuje, haste, Centra oficejo – jen mi! >Jen volontulo de TEJO Atendas vin kun ĝoj’. Belas la vivo – Ankoraŭ unu foj’. Multobliĝos mia taskaro, Sed mi ne ploros pro mia fato. Super mi – la estraro, Kaj supere – la komitato. Dum la oficeja laboro Perdiĝos mi ĉiutage Sed mia viv’ ja estos oro Tion mi scias malsvage. //Refreno:// >Ĉar volontulo de TEJO Fariĝos mi rapide Roterdamon Atendas mi avide >Volontuloj de TEJO Ja vivas en komfort’. Por Esperanto mi laboros Senpage ĝis la mort’. >Do, rapide, senprokraste Mi apliku tuje, haste, Centra oficejo – jen mi! >Jen volontulo de TEJO Atendas vin kun ĝoj’. Belas la vivo – Ankoraŭ unu foj’. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=6Zmmv2C2vL8&list=OLAK5uy_kzyEDjxdjdypSBpCzXKyHKV-Oj9qB_KoA&index=5 (en YouTube) * https://open.spotify.com/track/4TPmUyeIcARUULabftDFSP (en Spotify) {{tag>kanto litero_V}}