====== Vortoj ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Vortoj, vortoj El via busx' Tien, reen Per tiro kaj pusx' Kelkaj monatoj forpasis De l' rugxa auxtun' Ni cxiuj kredis je nova auxroro Sed nun... //Refreno:// >Cxu tenus vin plu la kred' >Dum la mondo disfalas? >Cxu fumo de cigared' >Panikon vualas? Vortoj, vortoj Mi ne povas plu Lasu nin fali Al nigra tru' Kaj eble en granda kaoso Dum eta sekund' Ni trovos ripozon, rifugxon De l' pensa inund' //Refreno, 2-foje// Cxu tusxus nin la susur' Se la cerbo eksplodas? Cxu logus nin la futur'? Futuro eksmodas {{tag>litero_v kanto}}