====== La hipopotama kanto (Ŝlim', ŝlim', plej bela ŝlim') ====== ^Muziko|[[wp>Donald SWANN]]| ^Esperanta teksto|Duncan, Martin, Nikola kaj Sonia| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[wp>Michael FLANDERS]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>ILtCTi-uiPI?medium}} Kuraĝe paradis iam hipopotam' Ĉe la bordo de granda river' Subite lin trafis la sago de am' En lunlumo de brila vesper' Sur montaro sidante siajn harojn kombante Tronis bela hipopotamin' La hipopotamo jam sciis pri amo Kaj vokis al ŝi per la rim' //Refreno:// >Ŝlim', ŝlim', plej bela ŝlim' >Tiom saniga por korp' kaj anim' >Do sekvu laŭ ordo >Al riverbordo >Kaj kune ekstazu en ŝlim', bela ŝlim' La bela svatata hipopotamin' De sia montpinta sidlok' Aŭskultis kaj kuris tuj, sen pet' al patrin' Al la viro kun ĉarma kantvok' Tra la tuta arbaro aŭdeblis la son' De la ekkonatiĝa amkant' La ina 'potamo tiom ĝojis pri amo Kaj vokis al sia amant' >//Refreno// Ilian ekzemplon sekvis paro post par' Ĉe la bordo de tiu river' Aliĝis amantoj de la tuta bestar' Al la hipopotam' amafer' Ili ĉiuj ensaltis kun plaŭdo kaj ond' Petolis kaj plonĝis sen pen' 'popotamamasaro plenplena je amo Kunkantis per jena refren' >//Refreno// {{tag>kanto litero_h litero_sx angla infana}}