====== La koro de mia vivo ====== ^Muziko|[[Michel RIVARD]]| ^Esperanta teksto|[[Marion Bélisle]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Michel RIVARD]]| ^Originala teksto|[[Michel RIVARD]]| La originala kanto temas pri la franca lingvo en Kebekio. La esperanta versio estas dediĉita al Bart kaj Thomas kaj ĉiuj esperantaj familioj ! {{youtube>_VTWpOGtScA?medium}} ===== Teksto ===== Mi kun miaj amikoj Tiun lingvon parolas Kiel himno al homoj De la tero ĝi sonas Ĝi fieras, batalas Kaj ĝi ofte vundiĝas Je kruelaj limoj Je la grandaj distancoj Ĝi ne ĉiam belegas Iom malbontraktiĝas Foje estas tre peze Stari sole kaj meze De kutimaj homoj Kiuj tion prifajfas Kiuj ĉion decidas Kiuj tiom multnombras Ĝi ja ne ĉiam belas Sed batalas kaj vivas Je memoro fidela De la voĉoj niaj De la niaj ridegaj Aŭ koleraj elkrioj Mia lingvo de koro Koro de mia viv' Ĝi aŭdiĝas mallaŭte En teneraj momentoj Ĝiaj dolĉegaj vortoj Sonas tiom karese Sed kiam indas krii, Niajn voĉojn aŭdigi Povas ĝi ankaŭ mordi Akre kaj arde soni //Refreno:// >Estas lingv’ el orient' >Kun la sonoj de l'sud' >Pli forta ol silent' >Per sia muzika lud' > >Mia lingvo de koro >Koro de mia viv' >Neniam forgesiĝu >Neniam mortu ĝi! >Neniam forgesiĝu; neniam mortu ĝi! Ni ĝin devas defendi Ĝin plej bone paroli Ni ĝin devas aŭdigi Ni ĝin devas iom skui Ni ĝin devas amigi De la homoj proksimaj Kiuj povas nescii Kaj pro tio ĝin timi Ni ĝin devas amigi De la niaj infanoj Kaj al ili malkaŝi Kiom multas amikoj Ĝi ebligas al ĉiuj Inter si kompreniĝi Tutegalas deveno Tutegalas koloro >//Refreno// (Fino) Mia lingvo de koro Koro de mia viv' x 8 (samtempe) Neniam forgesiĝu Neniam mortu ĝi! x 4 {{tag>kanto litero_k}} {{tag>franca movada}}